Vorto: pipro

  1. Sekigita frukto de piprujo, havanta pikan guston kaj uzata kiel spico.

    • tricent barelegoj da pipro

    • akva supo, spicita per pipro kaj ranca oleo

    • ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron kaj pro tio la germanaj komizoj en Danujo ricevis la nomon pipristoj

    • li estis tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si pipron

    • pipra muelilo

En aliaj lingvoj

    • La angla: (black) pepper
    • La belorusa: перац
    • La bretona: pebr
    • La bulgara: пипер
    • La franca: poivre
    • La germana: Pfeffer
    • La hispana: pimienta
    • La hungara: bors (fűszer)
    • La indonezia: lada, merica
    • La nederlanda: peper
    • La pola: pieprz
    • La portugala: pimenta
    • La rusa: перец