Vorto: pioniro

  1. Soldato pretiganta pontojn, vojojn, tranĉeojn kaj ceterajn.

  2. Homo komencanta novan aferon, pretiganta la vojon al novaĵoj.

    • la pioniroj de la paca idealo

    • la pioniroj de ĉi tiuj ideoj devas multe batali

    • dediĉi sin al pionireco

    • a. Koloniano plugebliganta novan, senkulturan teron.

    • b. Iu el la unuaj konigantoj de la lingvo internacia en sia lando aŭ medio.

      • la unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton

      • mi volonte akceptis la taskon recenzi la romanon de Ivano Ŝirjaev «Sen titolo» pri la lernojaro 1897/1898 el la junaĝo de Esperanto-pioniro

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: сапёр
    • La ĉeĥa: pionýr, průkopník, průkopník, ženista
    • La franca: défricheur (subst.), pionnier (subst.)
    • La germana: Pionier
    • La hungara: utász
    • La itala: geniere
    • La nederlanda: pionier, baanbreker
    • La portugala: sapador, bandeirante
    • La rusa: сапёр
    • La slovaka: pionier, priekopník, ženista
    • La belorusa: піянэр, першапраходзец, першапраходца
    • La hungara: úttörő
    • La itala: pioniere
    • La portugala: pioneiro, precursor
    • La rusa: первопроходец, пионер
    • La taja: ผู้บุกเบิก
        • a. La belorusa: піянэр, першапраходзец, першапраходца
        •     La hungara: úttörő
        •     La portugala: pioneiro, desbravador
        •     La rusa: первопроходец