Vorto: pino

  1. Ĉiamverda arbo, konifero kun longaj pingloformaj folioj de du specoj: unuj sidantaj spirale rekte ĉe la branĉoj, aliaj en faskoj duope ĝis kvinope, malofte sesope; genro el familio pinacoj (Pinus).

    • pino en solo dormetas sur nuda altaĵo, glacia kaj neĝa tavolo ĝin kovras per tomba tolaĵo

    • tie kreskis strangaj arboj: baobaboj de l' Sudo, cedroj, pinoj kaj kverkoj de l' Nordo

En aliaj lingvoj

    • La angla: pine
    • La belorusa: хвоя
    • La bulgara: бор
    • La ĉeĥa: borovice, borovice sosna
    • La dana: fyr
    • La franca: pin
    • La germana: Kiefer
    • La hispana: pino
    • La hungara: fenyő
    • La indonezia: pinus
    • La kataluna: pi
    • La makedona: бор
    • La nederlanda: pijnboom, den
    • La persa: کاج
    • La pola: sosna
    • La rusa: сосна
    • La serba: бор
    • La slovaka: borovica
    • La turka: çam
    • La ukraina: сосна