Vorto: pindo
-
Tradicia mezurunuo de kapacito por trinkaĵoj, diversvalora laŭ landoj.
li trinkis pli ol unu pindon el la kvanto
Rimarko: Komparante la valoron de fundamenta stofo kun la valoroj de pindo, oni povas argumenti por malrekomendo de ĉi-lasta formo.
a. brita pindo: 0,568 da litroj.
b. hungara kaj Viena pindoj: 1,5 da litroj.
c. kanada pindo: 1,136 da litroj.
En aliaj lingvoj
- La angla: pint
- La belorusa: пінта
- La ĉeĥa: máz, pinta
- La franca: pinte (mesure)
- La germana: Pinte
- La hispana: pinta (unidad de medida)
- La hungara: pint
- La nederlanda: pint
- La portugala: pint
- La rusa: пинта
- La slovaka: pinta (jednotka dutej miery)