Vorto: pika

  1. Pikanta, pinta.

    • per la fork' kun dentoj pikaj

    • en vintraj kondiĉoj kaj sur mola tereno la pika bastonpinto povas utili

  2. (figure) Agrable vigla, inciteta.

    • la pika, morda, sagaca ironio de Voltaire

    • pika originaleco de la stilo

    • fermentado en la botelo zorgas pri pli multe da karbondioksida gaso, kio kaŭzas pli refreŝigan kaj pikan guston

  3. Rilata al karto kun emblemo piko.

    • la pika damo

En aliaj lingvoj

    • La germana: stechend
    • La ĉeĥa: bodavý, bodný, ostrý, pichlavý, pálivý, píchací, způsobený bodnutím
    • La franca: piquant (fig.)
    • La hispana: punzante
    • La itala: pungente, piccante
    • La pola: uszczypliwy
    • La slovaka: bodný, ostrý, pichľavý