Vorto: piedo
-
Artikita parto ĉe ekstremo de la homa aŭ besta kruro, servanta por stari kaj paŝi.
mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo
la stabaj oficiroj sin ĵetis al la piedoj de l' princo
piedbati, piedfrapi, piedpremi (treti)
pieda parto de la lito
lamapieda artisto
Aĥilo rapidapieda
mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj
-
(figure) Parto sur kiu meblo staras.
tablo kun kvar piedoj
la gefianĉoj sidis, ĉiu apogita al piedo de tablo
Rimarko: Kvankam Zamenhofa, tiu uzo ŝajnas malkonvena al iuj, kiuj preferas por tiu senco la vorton kruro (krom se temas pri speciale fleksita kaj skulptita parto de mebla kruro). Komparu ankaŭ kun «brakseĝo», kiu havas brak-, ne man-apogilojn.
-
(figure) Malsupra parto de io, bazo, fundamento.
piedo de paĝo
ĉe la piedo de l' monto
piednoto
stari sur propraj piedoj
-
Parto de verso, konsistanta el karakteriza kombinaĵo de silaboj kun difinita longeco aŭ akcentiteco.
leganto , por kiu la nomoj de la piedoj (mezuroj de la antikvaj versoj) aspektas nekonataj, tamen same povas sin lasi al la melodio de la ritmo
en Esperanta metriko la ĉefaj piedoj estas du- aŭ tri-silabaj kaj entenas nur unu akcentitan silabon
-
(de ortanto, sur ajna al ĝi orta geometria figuro) La punkto, en kiu ili sin orte sekcas.
la piedo de mezortanto de streko estas ties mezo
En aliaj lingvoj
- La angla: foot
- La bretona: troad
- La bulgara: стъпало
- La ĉeĥa: konec, noha (od kotníku dolů), stopa
- La franca: pied
- La germana: Fuß
- La hispana: pie (anatomía, parte baja de algo)
- La hungara: láb
- La itala: piede
- La kataluna: peu
- La kurda: nig
- La nederlanda: voet
- La pola: stopa
- La portugala: pé
- La rumana: picior
- La rusa: ступня, нога
- La slovaka: koniec, stopa
- La sveda: fot
- La turka: ayak
- Volapuko: fut
- La hispana: pie
- La kataluna: petge
- La nederlanda: poot
- La pola: noga
- La portugala: pé
- La rusa: ножка
- La sveda: ben
- La turka: ayak
- La hispana: pie, pata, base
- La kataluna: base, cossol
- La nederlanda: voet
- La pola: stopa
- La portugala: sopé, rodapé, base
- La rusa: подошва (горы и т.п.)
- La sveda: fot
- La turka: ayak
- La hispana: pie (poesía)
- La kataluna: peu (poètica)
- La nederlanda: versvoet
- La portugala: pé
- La rusa: стопа
- La angla: foot (of a perpendicular)
- La franca: pied (d'une perpendiculaire)
- La germana: Lotfußpunkt
- La hispana: pie (de una perpendicular)
- La kataluna: peu d'una perpendicular
- La pola: spodek (prostopadłej)
- La rusa: основание (перпендикуляра)