Vorto: pezi

  1. (netransitiva) Fari, pro la altiro de la tero, konstantan premon sur subtenantan objekton, aŭ konstantan tiron sur pendigantan objekton.

    • la tuta maso da folioj de unu arbetaĵo pezas 30 kilogramojn

    • ĉiu hajlero pezis pli ol kvindek gramojn

    • la Komodo-varanoj pezas 50 kilogramojn, sed ili kapablas engluti 40 kilogramojn da nutraĵo tage

    • la ŝiplifto konsistas el du trogoj, longaj je 112 m kaj larĝaj je 12 m, ili pezas po 8000 tunojn

    • Rimarko: El fizika vidpunkto la ekzemploj ne estas tute ĝustaj, ĉar per gramoj kaj tiel plu oni mezuras la mason, ne la pezon. Sed oni eluzas la fakton, ke ĉie sur la tersurfaco 1 kg da maso pezas proksimume 9,8 N (neŭtono = kg·m/s²). Tiel oni povas mezuri la proksimuman mason per la pezo.

  2. (netransitiva) Sentigi al iu tian premon aŭ tiron.

    • sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas

    • tiuj vualoj pezas sur min

    • homo, kies vorto pezas

    • mia mano pezos sur iliaj ŝultroj

    • tio pezas sur mia koro

    • pezas sur la lando ĝia krimeco

    • sur mi pezas la makulo de la deveno

    • sur ĉi tiu homo pezas senkompare pli granda krimo

    • perversa fato sur mi pezas

    • malĝojiga sorto pezas sur ili

En aliaj lingvoj

    • La angla: weigh
    • La belorusa: важыць
    • La bretona: pouezañ (v.g.)
    • La bulgara: претеглям
    • La ĉeĥa: mít hmotnost, vážit
    • La franca: peser (avoir un poids donné)
    • La germana: wiegen
    • La hispana: pesar (tener un peso dado)
    • La hungara: nyom (vmennyit)
    • La kataluna: pesar
    • La nederlanda: wegen (zwaar zijn)
    • La rusa: весить, иметь вес
    • La slovaka: byť ťažký, mať váhu, vážiť
    • La franca: peser (appuyer), avoir du poids (de l'influence)
    • La germana: drücken, lasten
    • La hungara: nyom, nehezedik, nyomaszt