Vorto: peza

  1. Havanta ian pezon.

    • oro estas pli peza ol fero

    • kubforma satelito, malpli ol 500 gramojn peza

    • a. Havanta grandan pezon.

      • peza kiel plumbo

      • peza paŝado

      • ĝi estas tiel peza, kvazaŭ en ĝi troviĝus ŝtonoj

      • peza atmosfero, vetero

    • b. Grava, peniga, teda.

      • peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo, sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ

      • vi sentigis al via popolo pezan sorton

      • io peze kuŝas sur lia konscienco

      • ilia pekado estas tre peza

      • ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, ĉar ĝi estas tro peza por mi

      • peza jugo

      • du pezaj larmoj defluis sur la vangoj de la serioza viro

      • por amiko komplezo neniam estas tro peza

      • peza industrio

En aliaj lingvoj

    • La angla: heavy
    • La belorusa: цяжкі, важкі
    • La bretona: pouezant
    • La bulgara: тежък
    • La ĉeĥa: těžký, těžký (hmotně)
    • La franca: lourd, pesant, accablant, astreignant, écrasant, oppressant, pénible
    • La germana: schwer
    • La hispana: pesado
    • La hungara: súlyos, nehéz
    • La kataluna: pesat
    • La nederlanda: zwaar
    • La rusa: тяжёлый
    • La slovaka: ťažký
        • a. La bretona: pounner
        •     La germana: schwer
        • b. La bretona: a-bouez, pouezus
        •     La germana: schwer