Vorto: petrolo

  1. Minerala oleo, ekstraktata el nafto kun boltemperaturo inter 175 °C ĝis 325 °C kaj uzata precipe kiel brulaĵo por lampoj, hejtado, en eksplodaj kaj reakciaj motoroj kaj tiel plu.

    • ŝi aĉetis en la butiko malgrandan lampeton kaj iom da petrolo

    • dum vintro oni havos tro malmulte da hejtpetrolo

  2. Nafto.

    • la homoj militis pro petrolo, karbo, pro ercoj

    • la Klubo de Romo en la jaro 1972 prognozis ke la rezervoj de petrolo sufiĉos por 20 ĝis 50 jaroj

    • de pluraj monatoj la prezo de kruda petrolo, kaj sekve de ĝiaj derivatoj kiel benzino kaj dizeloleo, daŭre kreskas

    • Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: petroleum
    • La belorusa: нафтапрадукт
    • La bretona: eoul-maen
    • La ĉeĥa: minerální olej, nafta, petrolej, ropa
    • La franca: pétrole
    • La germana: Petroleum
    • La hispana: nafta
    • La hungara: kőolaj
    • La nederlanda: olie, petroleum
    • La rusa: (очищенная) нефть, нефтепродукт
    • La slovaka: nafta, petrolej, ropa
    • La belorusa: нафта
    • La franca: pétrole (brut)
    • La germana: Erdöl