Vorto: persono
-
Homa individuo konsiderata kiel konscia, respondeca kaj havanta devojn kaj rajtojn.
ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li
oni vivas ne kun mono sed kun persono
konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone
ne batas bastono sen persono
en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta ŝafido
kiam ŝi venos, ŝi prezentos sin kiel alian personon
vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon , sed instruas laŭ vero
li estis persono tre prudenta
la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron de la leŭtenanto
altrangaj personoj
se ili volis miksi mian personon en tiel malpuran aferon , ili estas friponoj, de kiuj mi devas min gardi
la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo
Rimarko: Kontraste al «homo», «persono» akcentas la identecon, individuan karakteron, rolon kaj rangon en la socio. Alivorte, persono estas la bildo, kiun havas la ekstera socio pri iu homo.
-
Imagita rolanto de rakonto, romano, teatraĵo, filmo aŭ alia verko fikcia.
personoj: Anton Antonoviĉ Skvoznik-Dmuĥanonskij, urbestro, Anna Andrejevna, lia edzino
mia unua heroo estis Brunĉjo Urso, ĉefpersono de ilustrita felietono por infanoj, kiu aperas ĉiuvespere en la gazeto
romanpersono
-
Hipostazo.
unu sola Dio en tri personoj
en Kristo kunekzistas du personoj distingitaj, unu homa alia dia
la Sankta Triunuo ja estas unu dio, kvankam tri personoj apartenas al ĝi
-
Konjugacia aŭ pronoma formo servanta por distingi la personon, kiu parolas, tiun, al kiu oni parolas, kaj tiun, pri kiu oni parolas.
«mi» estas la pronomo de la unua persono
«ci» signifas la duan personon de l’ ununombro
En aliaj lingvoj
- La angla: person
- La belorusa: пэрсона, асоба
- La ĉeĥa: osoba, osobnost, persona, postava
- La franca: personne
- La germana: Person
- La hispana: persona
- La hungara: személy
- La nederlanda: persoon
- La persa: شخص
- La pola: osoba
- La portugala: pessoa
- La rumana: persoana
- La rusa: лицо(особа), особа, персона
- La slovaka: osobnosť, zjav
- La turka: kişi
- Tokipono: jan
- La angla: character
- La germana: fiktive Person
- La rusa: персонаж
- La malnovgreka: πρόσωπον
- La pola: hipostaza
- La portugala: hipóstase
- La rusa: лицо (Св. Троицы)
- La belorusa: асоба
- La germana: Person
- La portugala: hipóstase
- La rusa: лицо (глагола)