Vorto: personeco
-
Tio, kio konsistigas la personon; propra kaj memstara ecaro.
tiu lernanto havas jam karakterizan personecon
la memoro estas nepra kondiĉo de la personeco
impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo
estas tre dezirinde, ke la senpersoneco kaj memstareco de nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu
edukado celu plenan disvolvon de la homa personeco
la ĉefa merito de granda romanisto estas la potenco krei personecojn, kaj Becky Sharp, la protagonistino de la romano, estas inter la plej superaj kreaĵoj de la angla literaturo
En aliaj lingvoj
- La angla: personality
- La belorusa: асоба, асабістасьць, асабовасьць
- La ĉeĥa: osobitost
- La franca: personnalité
- La germana: Persönlichkeit
- La hispana: personalidad
- La hungara: személyiség
- La nederlanda: persoonlijkheid
- La persa: شخصیت
- La pola: osobowość
- La rumana: personalitate
- La rusa: личность
- La slovaka: osobnosť
- La turka: kişilik, şahsiyet