Vorto: personaĵo
-
Individua trajto, apartaĵo kiu povas servi por rekoni aŭ karakterizi iun ― en legitimilo, serĉa ordono, en biografia priskribo kaj tiel plu.
la polico diskonigis la personaĵojn de la bandito: alta, blonda, proksimume 30-jara, kun cikatro sur la dekstra vango
«mi postulas restituon de miaj normalaj personaĵoj», subite stertoris kaj ekgruntis la eksporko
-
Persono; animita objekto kun trajtoj de persono.
la plej juna filino de la islama profeto Mohamedo, respektata personaĵo en islamo
la Maskita Kukumo estas bildstria personaĵo kreita de Mandryka
En aliaj lingvoj
- La angla: personal trait
- La germana:
- La pola: cechy osobiste
- La rumana: caracteristicile personale
- La rusa: особая примета, характерная черта