background

Vorto: persisti

  1. (netransitiva) Energie daŭrigi, eĉ malgraŭ ĉiu ajn malhelpaĵo, tion, kion oni komencis fari aŭ pensi.

    • persisti en sia laboro, ĉe sia opinio

    • ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro

    • la akuzato persistas nei

  2. (netransitiva) Longe daŭri.

    • la memoro pri li longe persistos

    • la malnova tradicia kutimo ankoraŭ persistas

    • Rimarko: Persisti montras prefere energion, obstini montras malpravan malcedemon.

En aliaj lingvoj

    • La angla: persist
    • La belorusa: настойваць, упарціцца, упірацца
    • La germana: bestehen, beharren
    • La hungara: kitart, helytáll
    • La nederlanda: volharden
    • La pola: wytrwać
    • La portugala: persistir, perseverar, insistir
    • La rusa: длиться, продолжаться, держаться
    • La belorusa: працягвацца, доўжыцца
    • La germana: andauern, anhalten, fortdauern
    • La hungara: tartja magát
    • La pola: przetrwać