Vorto: persiko
-
Bongusta frukto de persikujo, drupo.
en la mezo inter la folioj kronis la fruktan piramidon ananaso, ĉirkaŭis ĝin rozaj persikoj, flavaj abrikotoj, verdaj renklodoj
mi vizitis kun la princo la persikejon, ananasejon, varmigejon, kiuj estas plenaj de bonaj fruktoj
en la somero ni havas fragojn kaj persikojn, kiam ili estas maturaj kaj bonaj
suka karno de persiko
vi estas kiel matura persiko por la okuloj de l' homo, kies langon sekigis la soifo
En aliaj lingvoj
- La angla: peach (laneca), nectarine (glata)
- La belorusa: пэрсік
- La bretona: pechezenn (frouezhenn)
- La bulgara: праскова
- La ĉeĥa: broskev (plod)
- La franca: pêche (laneca), nectarine (glata)
- La germana: Pfirsich (laneca), Nektarine (glata)[fakte mikso inter persiko kaj pruno]
- La hispana: melocotón (laneca), nectarina (glata)
- La hungara: őszibarack
- La nederlanda: perzik
- La pola: brzoskwinia
- La portugala: pêssego
- La rusa: персик
- La slovaka: broskyňa (ovocie)
- La sveda: persika
- La turka: şeftali