Vorto: persekuti
-
(transitiva) Persiste postiri por atingi aŭ malamike trakti.
la ĉasisto persekutas leporon
rabobirdoj persekutis la kolombojn
mortpersekuti cervon
-
(transitiva) Konstante kruele turmenti.
la kristanoj estis persekutataj
la registaro persekutadis la gvidantojn de la opozicio
-
(transitiva) Fari al iu proceson, voki iun antaŭ juĝiston.
persekuti debitoron
-
(transitiva) (figure) Konstante maltrankviligi iun.
en tiu loĝejo doloraj rememoroj persekutas min
la registaron ĉiam persekutis timo pri ribelo
En aliaj lingvoj
- La angla: persecute
- La belorusa: перасьледаваць
- La bretona: poursuiñ
- La bulgara: преследвам
- La ĉeĥa: perzekvovat, pronásledovat, stíhat
- La franca: poursuivre
- La germana: verfolgen
- La hispana: perseguir
- La hungara: űz, üldöz, kerget
- La kataluna: perseguir
- La nederlanda: vervolgen, achtervolgen
- La portugala: perseguir, acossar, ir ao encalço de
- La rusa: преследовать
- La slovaka: prenasledovať, stíhať
- La bretona: heskinañ
- La franca: persécuter
- La bretona: gervel dirak al lez-varn
- La franca: poursuivre en justice
- La hungara: eljárást indít, beperel
- La franca: persécuter (fig.)