Vorto: perlo
-
Brilblanka globeto formiĝanta en kelkaj specoj de markonkoj kaj uzata kiel juvelo.
la virino estis ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj
-
Vitra, emajla aŭ metala globeto, kiun oni traboras kaj surfadenigas por fari diversajn ornamaĵojn; globa bido.
-
(figure) Altvaloraĵo, perfektaĵo, plej bela aĵo.
tio estas la perlo el la kolekto
li estas la perlo el la edzoj
literatura perlo
ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj
En aliaj lingvoj
- La angla: pearl
- La bretona: perlezenn
- La ĉeĥa: perla
- La franca: perle
- La germana: Perle
- La hispana: perla
- La hungara: gyöngy, gyöngyszem
- La indonezia: mutiara
- La kataluna: perla
- La nederlanda: parel, kraal
- La pola: perła
- La portugala: pérola
- La rusa: жемчуг, жемчужина, перл
- La slovaka: perla
- La rusa: бисер
- La rusa: перл