Vorto: peri
-
Helpi al iu atingo.
a. Interhelpi por efektivigi ion.
li peris por akordigi ilin
b. Havigi ion al iu per sia helpo, klopodo, efiko.
peri al iu oficon
peri informon
ni peras ĉiujn librojn kontraŭ antaŭpago
teatraj prezentadoj peras plej agrablan distriĝon
ofta voĉa legado estas bona rimedo por peri al la lernanto riĉan provizon da vortoj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: пасярэднічаць
- La ĉeĥa: dohodit, prostředkovat, zprostředkovat
- La franca: s'entremettre, faire avoir, fournir, procurer
- La hispana: intermediar, proporcionar, procurar
- La nederlanda: bemidddelen
- La pola: pośredniczyć
- La rusa: посредничать
- La slovaka: sprostredkovať, tlmočiť
- a. La angla: to mediate, act as agent
- La hungara: közvetít
- b. La angla: to procure, provide, supply
- La hungara: közvetít, szolgáltat