Vorto: perfekta
-
Havanta ĉiujn kvalitojn kaj neniun mankon.
ni konceptas Dion nepre perfekta
-
Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco.
perfekta oratoro, verko
perfekta kanajlo , malspritulo
perfekte ludi pianon
ni admiris longe la perfektecon de la pentraĵo
mi neniel konsideras tiun teorion kiel perfektan kaj nekritikeblan
-
(parolante pri natura entjero) Tia, ke ĝi egalas al la sumo de ĉiuj ĝiaj divizoroj (krom ĝi).
En aliaj lingvoj
- La angla: perfect
- La belorusa: дасканалы, бездакорны, беззаганны
- La bretona: peurvat
- La ĉeĥa: dokonalý, mistrný, perfektní
- La franca: parfait
- La germana: perfekt
- La hispana: perfecto
- La hungara: tökéletes, hiánytalan, perfekt
- La nederlanda: volmaakt, perfect
- La pola: doskonały
- La portugala: perfeito
- La rumana: perfect
- La rusa: совершенный, безупречный
- La slovaka: dokonalý
- La angla: perfect (number)
- La bretona: (niver) parfet
- La franca: (nombre) parfait
- La germana: vollkommen (-e Zahl)
- La pola: (liczba) doskonała
- La rusa: совершенное (число)