Vorto: per
-
Prepozicio montranta.
-
Instrumenton, materion aŭ objekton, kiun oni uzas por plenumi agon aŭ atingi celon.
bati iun per bastono
ne per la pano sole vivas homo
sin nutri per legomoj
plenigi botelon per akvo
aspergu per la sango la altaron
viŝi la buŝon per tuko
trafi du celojn per unu ŝtono
kovri tablon per tapiŝo
svingi per paperoj
ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo
-
Organon aŭ membron, kiun oni uzas por fari ion.
ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj
minaci iun per pugno
li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato
grinci per la dentoj kaj tremi per la tuta korpo
la birdoj batas la aeron per siaj flugiloj
stari per unu piedo en la tombo
teni iun ĉe la nuko per sia mano
Rimarko: Oni ankaŭ uzas per por montri, kiun parton de ies korpo oni tenas: teni la lupon per la oreloj, infanon per la mano; konduki iun per la nazo (laŭ sia arbitro).
-
Personon, pro kies interhelpo oni povas plenumi ian agon.
sendi leteron per servisto
parencaj per Adamo
la funebra ceremonio estis honorigata per delegitaro de la urbestraro
la registaro estis oficiale reprezentata per unu ministro
de la infaneco li ĉirkaŭis sin per militistoj
kontroli ion per si mem
Esperanto memorigas per si la lingvon italan
ĉiuj prepozicioj per si mem (sen ia alia motivo) postulas la nominativon
el tio jam per si mem elfluas la konkludo, ke
Rimarko: Z atentigas, ke "la prepozicion per post pasivo ni uzas nur en tia okazo, se ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: la letero estas skribita per blua inko (ne blua inko skribis la leteron, sed iu persono skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel rimedon)". Vidu ĉe de.
-
Rimedon, per kiu estas atingata ia rezultato.
mi estis kortuŝata per tiu doloro
penetri en domon per forto, perforte
trafi per la parolo rekte en la vizaĝon de iu
mortigi iun per unu puŝo de ponardo
per helpo de vortaro mi komprenis iom vian leteron
kvitiĝas servo per reservo
ni povas per kurba vojo al rekta celo veni
li eldevigis la permeson mian per neĉesanta ripetado
li turmentas min per malsato tutajn tagojn
lia filo, kuraĝigita per la morto de nia reĝo
li tiris per ĉiuj fortoj
liaj okuloj pleniĝis per larmoj
la pupiloj ne malsekiĝis per larmo
la vangoj kovriĝis per malsaneca flavo
ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto
eksvarmos la rivero per ranoj
ĵuru, ke neniam vi parolos eĉ per unu vorto pri tio
mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi
Rimarko: En kelkaj okazoj per havas sencon de mezuro: ĉiu malbona sciigo alproksimigas min per unu paŝo al la tombo; oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton; vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo.
-
Manieron, kiel efektiviĝas la ago.
la fumo flugis supren per nigra kolono, per blankaj volutoj
per roza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto
la trupoj antaŭenkuris per grandaj masoj
mia onklo ne mortis per natura morto
simila al la patro per la karaktero
filo, tute fremda per la koro
verŝi larmojn kvazaŭ per riveroj
ŝi estis bela per beleco de anĝelo
ripozi per trankvila dormo
vivi per mizera, kompatinda vivo
sin preterŝovi per paŝo majesta
ni ne povas atingi ĉiujn celojn per unu fojo
ekkrii per terura voĉo
marŝi per piedoj nudaj
ili vivos per unu animo en du korpoj
komenci sian paroladon per gratulo
la substantivoj finiĝas per «o»
-
Potencon aŭ influon, kiun oni alvokas por persvadi iun.
mi vin petegas per ĉielo, per la rajtoj de nia amikeco de lernejo
En aliaj lingvoj
- La angla: by, with, through, via
- La belorusa: праз, пры дапамозе, з дапамогай
- La ĉeĥa: lomeno, na
- La franca: par (moyen)
- La hispana: por (medio)
- La hungara: -val(eszközhatározó), -vel(eszközhatározó), révén, segítségével
- La pola: przez, poprzez, z pomocą, za pomocą, dzięki (komuś/czemuś)
- La rusa: посредством, при помощи
- La slovaka: pred 7.pádom: ne sole per la pano
- Tokipono: kepeken