Vorto: peno
-
Energia kaj laciga streĉo de ĉiuj fortoj al iu celo.
mi vin dankas pro viaj penoj
mi faros ĉiujn eblajn penojn por kontentigi vin
ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny
bona verkisto penas eviti penon al la legantoj
venas ĉagreno sen granda peno
via penado ne estos vana
por sukcesi vi devas ankoraŭ plifortigi viajn penojn
ne ŝpari monon nek penon
En aliaj lingvoj
- La belorusa: намаганьне, стараньне, высілак
- La bretona: poan (striv), striv
- La bulgara: старание, усилие
- La ĉeĥa: lopota, námaha, svízel
- La franca: efforts, peine (efforts)
- La germana: Mühe, Anstrengung
- La hispana: esfuerzo
- La hungara: fáradság, fáradozás, erőfeszítés
- La kataluna: esforç
- La nederlanda: moeite
- La rusa: старание, усилие
- La slovaka: dravosť, dravá túžba, nápor, úsilie