Vorto: peniko
-
Ilo el fasko da haroj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por skribi, ŝmiri per kolorilo, gluo, kuracilo ks.
ŝmirado per peniko
la skribisto prenis inkujon kaj penikon kaj en daŭro de nelonga tempo skribis dumaniere: Amon
sinjorino febre sin ĵetis al la spegulo kaj, malferminte kelke da potetoj, komencis ruĝe kolorigi sian vizaĝon per peniko
eblas farbi ĝin per guaŝo kaj tre fajna peniko
-
Kvasto.
li kuŝis en la belega lito kun la longaj veluraj kurtenoj kaj la pezaj oraj penikoj
veluraj tapiŝoj kaj grandaj oraj penikoj
puf-seĝoj kun bluaj atlasaj kovriloj kaj amaso da nekompreneblaj laĉaĵoj kaj penikaĵoj
-
Beraro, grapolo.
ili detranĉis tie branĉon kun unu peniko da vinberoj
li disdonis al ĉiu po unu peniko da sekvinberoj
En aliaj lingvoj
- La angla: paintbrush, brush (art)
- La belorusa: пэндзаль, квач
- La bulgara: четка за рисуване
- La ĉeĥa: štětec
- La franca: pinceau
- La germana: Pinsel
- La hispana: pincel, brocha
- La hungara: ecset
- La kataluna: pinzell, brotxa
- La nederlanda: penseel
- La pola: pędzel
- La portugala: pincel
- La rusa: кисть
- La slovaka: kystka, strapec, štetec
- La sveda: pensel
- La angla: tassel
- La belorusa: кутас
- La germana: Quaste
- La hispana: borla, penacho
- La hungara: bojt
- La kataluna: borla, plomall
- La nederlanda: kwast
- La pola: frędzel, chwost (przest.)
- La portugala: borla
- La angla: cluster
- La belorusa: гронка
- La germana: Traube
- La hispana: racimo
- La kataluna: raïm
- La nederlanda: tros (ontr.)
- La pola: grono, kiść