Vorto: peni
-
(netransitiva) Energie kaj lacige streĉi siajn fortojn por atingi rezulton.
en korespondado estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la «Fundamento»
la maljuna ĉevalo vane penis kuri pli rapide
kiam vi tralegos tiun ĉi leteron, penu, ke tiuj ĉi maristoj venu al la reĝo
peni anstataŭigi per esprimo pli bona
peni pri la efektivigo de siaj planoj
li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el tiu aŭ alia lingvo, li penis rekte pensi en la nova
mi penos veni al la kongreso
oni penis allogi min per tre granda sumo da mono
mi estas preta, de mia flanko mi volonte penos
kion vi pripenas, tio al vi venas
Rimarko: Peni pli atentigas pri streĉo kaj laciĝo, labori pri celo kaj rezulto.
En aliaj lingvoj
- La angla: make an effort, try
- La belorusa: старацца, намагацца, прыкладаць высілкі, накіроўваць высілкі
- La bretona: poaniañ (strivañ), strivañ
- La bulgara: опитвам, старая се, полагам усилия
- La ĉeĥa: snažit se, dřít se, namáhat se, usilovat
- La franca: s'efforcer de, peiner
- La germana: sich mühen, sich abmühen, sich anstrengen
- La hispana: esforzarse en, empeñarse en
- La hungara: fáradozik
- La kataluna: esforçar-se, procurar
- La nederlanda: trachten, moeite doen
- La portugala: esforçar-se por, empenhar-se em, dar-se ao trabalho de
- La rusa: стараться, пытаться, прилагать усилия
- La slovaka: pechoriť sa, trápiť sa, veľmi sa namáhať