Vorto: pendi

  1. (netransitiva) Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke la cetero estas libera, ne tuŝante la teron aŭ plankon.

    • granda pirarbo, sur kiu pendis la plej belaj fruktoj

    • sur la verda rozofrukto pendis ankoraŭ nur kelke da paliĝintaj folioj

    • glavo pendis ĉe lia flanko

    • la haroj pendis malsupren sur la ŝultrojn

    • lampo pendas de la plafono

    • malnova portreto pendis sur la muro

    • orelpendaĵo

    • liaj manoj pendis senforte sur la nigra vesto

    • larmo pendis en ŝiaj longaj okulharoj

    • dogo elpendanta lango

    • kristalaj lustroj pendis de sur la plafono

    • la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte, ke tra la fendo oni povis traŝoviĝi

    • la aŭskultantaro kvazaŭ pendis je la lipoj de l' oratoro

  2. (netransitiva) Esti pendumita.

    • longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos

    • tajloro krimis, botisto pendas

  3. (netransitiva) (figure) Resti senmove super iu aŭ io; ŝvebi.

    • super ĉio ĉi pendis la pura ĉielo

    • rokaj muroj tie staris alte ofte sur iliaj suproj pendis nuboj

    • la nuda luno pendis alte en la klara ĉielo

    • super la homamaso pendis polvo kaj tumulto

    • plumba nebulo pendis super la tero

    • roka plataĵo, kiu arkoforme pendas super la bordo de Rejno

    • iliaj ĝemoj pendis en la venenita aero de l' kajuto

    • la akcipitro flugpendas super kolombo

    • pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro

    • grava danĝero pendas super nia entrepreno

    • ĝis tiam nia afero pendas en la aero

En aliaj lingvoj

    • La angla: hang
    • La belorusa: вісець
    • La bretona: bezañ a-istribilh
    • La bulgara: вися
    • La ĉeĥa: splývat, viset
    • La franca: pendre (être suspendu), être suspendu
    • La germana: hängen
    • La hispana: pender (estar colgado)
    • La hungara: függ, lóg
    • La nederlanda: hangen
    • La portugala: pender, estar pendente, estar dependurado
    • La rusa: висеть
    • La slovaka: visieť
    • La hungara: lóg
    • La hungara: lebeg