Vorto: peli
-
(transitiva) Irigi rapide antaŭen, eksciti al rapida kurado aŭ simple al foriro.
peli brutojn sur herbejon
peli bovojn plue
li pelis min eksteren
kvin el vi pelos centon
peli siajn piedojn
la stratoj bolis per vivo kaj pelado
kiu tro pelas, nur malakcelas
lacepeli, konsumpeli ĉevalon
la sorto pelis min en fremdlandon
ne la espero de ia komerca akiro pelis min al via bordo
la fluo pelas la boaton al la tero
malvarma pluvo pelata de la ventego
pelos ilin brueto de falanta folio
ŝi volis iri, kien ŝia kaprico ŝin pelos
peli tagojn sen afero de mateno al vespero
a. Alkuri por atingi, persekuti.
kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin
plej juna katido musojn jam pelas
la sorto pelas lin kruele
pli efike ol bato pelas malsato
mortepeli cervon
b. Movi, funkciigi, provizi per energio.
antaŭenigas brilaj ŝtalaj kruroj nomataj piŝtoj; ĉi tiujn pelas la vaporo
-
(transitiva) Alvenigi iun al iu stato aŭ ago; instigi.
la pastroj pelas tiun amason de altranguloj, kien ili volas kaj kiam ili volas
volupto ŝin pelis al la krimo
peli iun en malesperon
enpeli iun en teruron per bruado.
-
(transitiva) Intensigi ian senton ĝis ia punkto.
peli ĝis ekstremo la malamon
peladi la singardemon tro malproksimen
En aliaj lingvoj
- La angla: drive, propel
- La belorusa: гнаць
- La ĉeĥa: hnát, honit, pronásledovat, pudit, štvát
- La franca: chasser (devant soi), pousser (faire aller)
- La germana: treiben, antreiben
- La hispana: impeler, empujar, perseguir, instigar
- La hungara: terel, hajt
- La nederlanda: drijven, voortdrijven, opjagen
- La portugala: impelir
- La rusa: гнать
- La slovaka: hnať, honiť, naháňať, poháňať
- a. La hungara: kerget, hajszol
- b. La franca: actionner, faire fonctionner
- La hungara: hajt, hajszol
- La hungara: hajt