Vorto: peki
-
(netransitiva) Malobservi religian aŭ moralan leĝon.
tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn
al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas
pekinto pentas, kolero silentas
kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu
laŭ la urba policestro, la ciganoj ĉiel pekis, krom prirabi bankon
-
(netransitiva) (figure) Malobservi regulon de dececo, scienco, arto kc.
peki kontraŭ la logiko
peki kontraŭ la gramatiko, la vereco
tiuj formoj pekas kontraŭ la principo de internacieco
mi pekis kontraŭ unu el la feraj principoj de ĵurnalismo: neniam asertu ke io okazis antaŭ ol ĝi vere okazis
En aliaj lingvoj
- La angla: sin
- La belorusa: грашыць
- La bretona: pec'hiñ
- La ĉeĥa: hřešit
- La franca: pécher
- La germana: sündigen
- La hispana: pecar
- La hungara: vétkezik, bűnt követ el
- La indonezia: [dosa] berdosa
- La kataluna: pecar
- La nederlanda: zondigen
- La pola: grzeszyć
- La portugala: pecar
- La rusa: грешить
- La slovaka: hrešiť, prehrešiť sa, zhrešiť
- La sveda: synda
- La germana: verstoßen (gegen etwas)
- La hispana: faltar, errar
- La hungara: vét
- La kataluna: faltar, errar
- La pola: zawinić