Vorto: pediko
-
Genro el la klaso insektoj (Pediculus), senflugila parazita insekto vivanta sur mamuloj, nutranta sin de sango.
venis fiinsektoj, pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj
la patrino kvietigis lin kaj ekĉasis la pedikojn, ĝis li ekdormis
vi pereos, kiel pedikoj sub la ungo de pia Egiptano
por vi, pastro, nur tiu indas la kompaton, kiun manĝas la pedikoj
la vestopediko vivas precipe en vestoj kaj la kapopediko en la haroj de homoj
En aliaj lingvoj
- La angla: louse
- La belorusa: вош
- La bretona: laouenn
- La bulgara: въшка
- La ĉeĥa: veš, veš dětská
- La franca: pou
- La germana: Laus
- La hungara: tetű
- La kataluna: poll
- La nederlanda: luis
- La persa: شپش
- La pola: wesz, menda (wesz łonowa)
- La portugala: piolho
- La rusa: вошь
- La slovaka: voš