Vorto: pavi
-
(netransitiva) Marŝi digne, eletendante sian voston.
-
(netransitiva) (figure) Malmodeste paradi, brustoŝveli, fanfaroni.
en kortega vest' li pavis, ledajn ŝuojn li surhavis
kiu opinias sin neerarema, tiu pavas, kvazaŭ li estus la egalulo de Dio
se l' viro duan amatinon havas ŝi en ekster' ŝajnigas tre angori, sed en la koro pluas bonhumori, kvankam la viro pri l' alia pavas
ofte dum kongresa teatro-vespero oni pavas per tradukita, nacia dramo anstataŭ per indiĝena, vere internacia kaj esperanta originalaĵo
En aliaj lingvoj
- La bretona: rodal
- La ĉeĥa: blýskat se, být hrdý přehnaně, chlubit se, honosit se
- La franca: faire la roue
- La germana: ein Rad schlagen (Pfau)
- La hispana: pavonear(se)
- La hungara: páváskodik
- La nederlanda: pronken
- La persa: چتر زدن (طاووس)
- La pola: rozkładać ogon
- La slovaka: rozprestrieť páví chvost
- La angla: strut, swagger
- La bretona: bragal
- La franca: se pavaner
- La germana: sich spreizen (wie ein Pfau)
- La indonezia: [sombong] menyombongkan (diri)
- La persa: خرامیدن
- La pola: paradować, puszyć się, chodzić jak paw, popisywać się