Vorto: pavano
-
Eŭropa kortega danco du-takta, malrapida, populara de la 16a ĝis meze de la 17a jarcento.
-
Muzikaĵo taŭga por pavan-danco, foje uzata kiel parto de suito.
ekde 1500 ekzistas ja kelkaj komponaĵoj por ĉamkornokvarteto, ekz. «pavano 9» kaj «gajlardo 10» de Jacques Moderne
En aliaj lingvoj
- La belorusa: павана
- La ĉeĥa: pavana
- La franca: pavane
- La germana: Pavane
- La hispana: pavana
- La hungara: pavane
- La nederlanda: pavane
- La portugala: pavana
- La rusa: павана
- La slovaka: pavana