Vorto: patro
-
Virseksa naskiginto de ido.
ŝi estas mia fratino, filino de mia patro
li estas la portreto de sia patro
mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita
viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino
mi estas patro de du belaj filinoj
patra amo
patra lingvo
-
Praulo, prapatro, generinto de gento.
via nomo estos Abraham, ĉar Mi faris vin patro de multe da popoloj
-
(la Patro) En kristanismo, la unua el la personoj de la Triunuo.
vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn
vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita
la malgranda Helga preĝis ke estu permesite al ŝi nur unu solan rigardon ĵeti en la ĉielan regnon al la Patro
-
Respekta titolo donata al pastroj.
la sankta patro
iu patro dominikano
En aliaj lingvoj
- La angla: father
- La araba: أَبٌ ج آبَاءٌ
- La belorusa: бацька
- La bretona: tad
- La bulgara: баща
- La ĉeĥa: otec
- La ĉina: 父 [fù], 父亲, tr. 父親 [fùqin]
- La eŭska: aita
- La franca: père
- La germana: Vater
- La hebrea: אבּא
- La hispana: padre
- La hungara: apa
- La indonezia: ayah
- La itala: padre
- La nederlanda: vader, papa, pap, pa
- La norvega: far
- La okcidentfrisa: heit
- La pola: ojciec
- La portugala: pai
- La rusa: отец
- La slovaka: otec
- La sveda: fader
- La turka: baba
- Tokipono: mama mije
- Volapuko: fat, hipal
- La germana: Urvater
- La belorusa: Айцец
- La hungara: Atya
- La indonezia: Bapa
- La portugala: o Pai
- La belorusa: бацюшка
- La hungara: atya
- La portugala: padre
- La rusa: отец, батюшка, падре