Vorto: pasto
-
Faruno knedita kun akvo aŭ lakto por fari panon, kukon, nudelon aŭ alian pastaĵon.
la pasto por la nuksa rulkuko pufiĝis en iu grandega ujo
-
Homogena mola knedebla substanco similanta tian paston.
dentopasto
tomatpasto
araĥida pasto por matenmanĝa pano
modlopasto
En aliaj lingvoj
- La angla: dough
- La belorusa: цеста
- La bretona: toaz
- La ĉeĥa: pasta, těsto
- La franca: pâte
- La germana: Teig
- La hispana: pasta
- La hungara: tészta
- La kataluna: pasta
- La nederlanda: deeg
- La portugala: pasta, massa
- La rusa: тесто
- La slovaka: cesto
- Tokipono: ko
- La belorusa: паста
- La hispana: pasta
- La hungara: paszta, krém
- La nederlanda: pasta
- La rusa: паста