Vorto: pasteĉo

  1. Pirogo.

    • la aranĝo estas tiamaniere, ke oni bezonas nek teleron, nek manĝilaron, ekzemple per bakita tegaĵo, kiu ĉirkaŭas viandojn aŭ legomojn (kolbasobulko, tortiljo, pasteĉo, krespo, vaflo)

    • pasteĉo laŭ lorena maniero

    • li eĉ ne povus diri, ĉu tio ĉi estis pasteĉoj aŭ grandaj guŝoj aŭ nuksoj

  2. Hakita spicita viando aŭ hepato miksita kun graso kaj bakita en terpoto, ofte uzata kiel antaŭmanĝaĵo (kun pano).

    • mi diris al la kuiristo, ke la birdoj estas donaco de sinjorino Sara, li do faris el ili rostaĵojn kaj pasteĉojn nur por via ekscelenco

En aliaj lingvoj

    • La angla: pie
    • La belorusa: паштэт
    • La bretona: formaj-kig
    • La franca: pâté (en croûte)
    • La germana: Pastete
    • La hungara: pástétom
    • La nederlanda: pastei
    • La pola: pasztecik, krokiet
    • La portugala: pastel, empada
    • La rusa: пирог
    • La angla: pâté
    • La franca: pâté (en terrine)
    • La pola: pasztet
    • La rusa: паштет