Vorto: pasi

  1. (netransitiva) Iri tra aŭ preter iu loko por atingi alian.

    • pasi tra la urbo, la pordo, la fenestro, super la muro

    • mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan, kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo kaj iris la vojon al ŝia domo

    • mi pasis tra kampo de homo maldiligenta kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo

    • li mem pasis preter ilin, kaj kliniĝis ĝis la tero sep fojojn, antaŭ ol li atingis sian fraton

    • dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis post la pordego

    • ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi aŭdis post si susuradon

    • li tiel rapide pasis de unu loko al alia, ke atendata ĉie li tamen falis ĉiam

    • pasi al alia demando

    • la vojo pasis tra malvasta kaj malluma koridoro

    • ĉiuj ĉi bildoj rapide pasis tra lia cerbo

    • ĉio ĉi pasis en la daŭro de dek kvar horoj?

  2. (netransitiva) Transiri de iu stato al alia, alistatiĝi, transformiĝi.

    • pasi de riĉeco al senhaveco

    • mi deziras al li, ke mi ne bezonu transpasi de l' avertoj al la agoj

  3. (netransitiva) Forpasi.

    • aperas prudento, kiam pasis la momento

    • kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo

    • kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis

    • kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron.

    • kiam pasis dek jaroj

    • pasis jam longa tempo kaj ĉio fariĝis alia

    • kio pasis ne revenos

    • la soleno pasis tute silente

    • la tuta sekvanta tago pasis en senfrukta serĉado

    • ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam

    • kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas

    • kun komika mieno de pasanta meditado

    • leĝo pasintaĵon ne tuŝas

    • sen pasinteco ne fariĝas estonteco, diras ĉina proverbo

    • pasintjara neĝo

  4. (transitiva) Trapasi.

    • li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn

    • estaĵoj jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo

En aliaj lingvoj

    • La angla: pass
    • La bretona: paseal (v.g.), tremen (v.g.)
    • La ĉeĥa: minout, míjet (čas.), plynout, projít (lhůta), ubíhat, uplynout, vypršet
    • La franca: passer (intr.)
    • La germana: entlanggehen, durchqueren, passieren (räumlich)
    • La hispana: pasar
    • La hungara: halad, áthalad, elhalad, megy
    • La nederlanda: voorbijgaan, overgaan, passeren
    • La pola: mijać, przechodzić
    • La portugala: passar
    • La rumana: a trece
    • La rusa: пройти, проходить
    • La slovaka: plynúť, pominúť sa, uplynúť, vypršať
    • La germana: in etw. übergehen
    • La hungara: átmegy (állapotba)
    • La rusa: перейти, переходить
    • La germana: vergehen (zeitlich)
    • La hungara: telik, múlik
    • La rusa: пройти, проходить
    • La hungara: átkel, átmegy
    • La rusa: пройти, проходить