Vorto: paruo
-
Genro el la familio paruedoj (Parus), gracia birdo kun mallonga beko manĝanta insektojn kaj grengrajnojn.
paruo vidas sian spegulbildon en aŭta retrospegulo kaj senhezite atakas
oni lernas, kiajn kestojn diversaj birdospecoj akceptas kaj en kia medio ili prefere nestas: en densa picearo ― diversaj paruoj
Longvosta Paruo, la plej malgranda el ĉiuj, delikata birdo, kiu estas iom nervoza, kaj flirtas de branĉo al branĉo, neniam kontenta resti
En aliaj lingvoj
- La angla: titmouse, tit
- La belorusa: сініца
- La bretona: pennduig
- La ĉeĥa: sýkora
- La franca: mésange
- La germana: Meise
- La hungara: cinege
- La nederlanda: mees
- La pola: sikora, sikorka (pot.)
- La portugala: abelheiro
- La rusa: синица, гаичка, лазоревка, московка
- La slovaka: sýkorka