Vorto: parto

  1. Io, kio povas esti facile apartigita de tuto aŭ per penso, aŭ per vido, aŭ per efektiva disigo.

    • la kvin partoj de la mondo

    • la diversaj partoj de la korpo

    • distranĉi kukon en ses partojn

    • lasta parto de la programo

    • ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos

    • lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana, enhavu ankaŭ parton Esperantan

    • por parton da homoj liberigi de unu tre facila regulo multe pli grandan parton da aliaj homoj devigi lerni multajn regulojn

    • pagi sian parton de la aĉetprezo

  2. Io, kion iu rajtas postuli el tuto, kiun oni dividas inter pluraj personoj.

    • preni sian parton

    • al ĉiu frato lian parton

    • la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo

    • ĉu ni havas ankoraŭ parton kaj heredon en la domo de nia patro?

    • la kapa parto de la lito

    • li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto

    • loĝas en la suda parto de la lando

    • superflua pendanta parto de la tapiŝoj

    • lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto

    • vi alportos el tio la plej bonan parton

    • mi donas al li lian parton de la akiro

    • metu sur lin parton de via majesto, por ke aŭskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: part
    • La belorusa: частка
    • La ĉeĥa: část, díl, podíl, součástka, zlomek, částka
    • La franca: partie, morceau, part
    • La germana: Teil
    • La hispana: parte, trozo, porción, fragmento
    • La hungara: rész
    • La nederlanda: deel
    • La pola: część
    • La portugala: parte
    • La rusa: часть
    • La slovaka: diel, časť, čiastka
    • La belorusa: доля, порцыя
    • La germana: Anteil
    • La hispana: parte, cuota
    • La hungara: rész, részesedés
    • La nederlanda: aandeel
    • La rusa: часть, доля