Vorto: partiklo

  1. Plej malgranda konata ero de fizika materio, ekz. bosono, hadrono, leptono.

    • ĉe CERN funkcias la tiel nomata Granda Koliziigilo de Hadronoj (GKH), la plej grava akcelilo de partikloj, kiu situas ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando, proksime al Ĝenevo

  2. Iu el la materieroj, el kiuj konsistas la grundo, kutime distingataj laŭ diametro-klasoj.

    • la agitado de grundo kun akvo do servas por apartigi diversgrandajn partiklojn

  3. Iu malgranda ero.

    • la malpuraĵoj en la aero estas ĥemie priskribeblaj kiel «policiklaj aromataj hidrokarbonaj” partikloj, kiajn produktas aŭtomobilaj motoroj, tabak-fumado, kamparaj bruloj, hejma hejtado kaj tiel plu

    • la averaĝa denseco de aeraj partikloj en Tokio en 1973 kalkuliĝis al 0,101 mg/m³, sed en 2011 ĝi malmultiĝis al 0,021 mg

    • infektaj proteinaj partikloj estas kapablaj reproduktiĝi sen partoprenado de DNA aŭ RNA

    • tiaj avioj ne povas flugi tra cindronubo, ĉar la cindropartikloj ŝtopas la turbinojn, tiel ke mankas oksigeno necesa por bruligi la gason

En aliaj lingvoj

    • La angla: fundamental particle
    • La belorusa: элемэнтарная часьціца
    • La ĉeĥa: částečka, částice
    • La franca: particule
    • La germana: Partikel
    • La hispana: partícula
    • La hungara: elemi részecske
    • La kataluna: partícula
    • La nederlanda: partikel, deeltje
    • La persa: ذره, ذرهٔ بنیادی
    • La pola: cząstka elementarna
    • La portugala: partícula
    • La rusa: элементарная частица
    • La slovaka: častica, čiastočka