Vorto: participo
-
Verba moduso kombinanta la ecojn de verbo kaj nomo.
amata, amanta estas adjektivaj participoj
amate, amante estas adverbaj participoj
amato, amanto estas substantivaj participoj
amato estas pasiva participo
amanto estas aktiva participo
Rimarko: Z. klarigas, ke "ĉar en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson ul".
Rimarko: Z. atentigas, ke "la formoj amatas, amitas kaj tiel plu., anstataŭ estas amata, estas amita, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo [...]. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus".
En aliaj lingvoj
- La angla: participle
- La belorusa: дзеепрыметнік
- La bretona: anv-gwan-verb
- La ĉeĥa: příčestí
- La franca: participe
- La germana: Partizip
- La hispana: participio
- La hungara: melléknévi igenév, participium
- La nederlanda: deelwoord
- La portugala: particípio
- La rusa: причастие
- La slovaka: prechodník, príčastie
- La sveda: particip