Vorto: parolo
-
Ago paroli.
konsolis la fratojn per multe da parolo
de parolo ĝis faro estas malproksime
a. Kapablo paroli.
mi venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco
al tiu portreto mankas nur la parolo
b. Permeso paroli.
kiam kolektiĝis la altranguloj, la faraono donis la parolon al la sendito
la parolvico apartenas al vi
c. Prononco, elparolo.
via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble
-
Sinsekvo da vortoj esprimantaj penson.
lia parolo fluas dolĉe kaj agrable
lia hieraŭa parolo estis tre bela
amika, profeta parolo
ne pri tio estas la parolo
ne kredu al parolo sen propra kontrolo
la virino venis al la tuta popolo kun sia saĝa parolo
ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo
via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono
en lingvoj naturaj pri nenio simila povas esti parolo
libero de parolo ne estas vere absoluta
-
(uzata plurale) Konsilo, ideo, persvado esprimata en serio kun aliaj samcelaj.
aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, kaj atentu ĉiujn miajn vortojn
vi estu gardata kontraŭ fremda edzino , kies paroloj estas glataj
elmetu vian koron al instruo kaj viajn orelojn al paroloj de prudento
Rimarko: Tiu senco esence ne diferencas al la antaŭa krom la plurala uzo en komuncela kunteksto.
-
nerekta, rekta
En aliaj lingvoj
- La angla: speech
- La belorusa: гаворка, гутарка, размова
- La bretona: komz (ak.)
- La ĉeĥa: mluvení, projev, řečnění
- La franca: parole
- La germana: Sprechen, Reden
- La hispana: habla
- La hungara: beszéd
- La indonezia: [bicara] pembicaraan
- La itala: parlare, discorrere, dire
- La kekĉia: aatin
- La nederlanda: het spreken
- La pola: mowa, gadanie, rozmowa
- La rusa: речь
- La slovaka: prejav, rečnenie
- a. La belorusa: мова, маўленьне
- La germana: Sprechfähigkeit
- La hispana: habla
- La hungara: beszédképesség
- La itala: favella, parola, lingua (fig.)
- La nederlanda: spraak
- La pola: głos
- La rusa: речь
- b. La germana: Wort (erteilen/haben)
- La hispana: palabra (dar/tener)
- La hungara: szó (engedély szólni)
- La itala: parola (permesso)
- La nederlanda: woord
- La pola: głos
- La rusa: слово (разрешение говорить)
- c. La belorusa: вымаўленьне
- La germana: Aussprache
- La hungara: kiejtés
- La itala: modo di parlare, parola, eloquio
- La nederlanda: uitspraak
- La pola: wymowa
- La rusa: произношение, выговор
- La germana: Sprache, Rede
- La hispana: discurso
- La hungara: szó
- La itala: favella, parola, discorso, eloquio
- La nederlanda: woord
- La pola: mowa, słowa
- La rusa: речь
- La germana: Wort
- La hispana: palabras (consejo)
- La hungara: szó
- La itala: parola (pensiero)
- La nederlanda: woord
- La pola: słowo
- La rusa: слово