Vorto: paroli
-
Aŭdigi vortojn, uzi lingvon per siaj voĉorganoj.
elokvente, klare, elegante, senprepare, neserioze paroli
paroli ruse, plurajn lingvojn
en Svisujo estas parolataj kvar lingvoj
paroli kun iu
li parolas antaŭ ol li pensis
la papagoj povas paroli
mallaŭte paroli
vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon
mi parolas alian lingvon ol la gento, kiu en mia lando prezentas la plimulton
li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael!
la artikolo «la» estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj
en dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu
vi parolas sensencaĵon
la servistoj parolas pri la frenezo de la monarĥo, silentante nur por la momento, en kiu povus ilin aŭdi superulo
unu el la burĝoj komencis paroli pri la terura pesto, kiu furiozis antaŭ kelke da jaroj
pri tiuj ĉi ideoj estas modo paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto
malsaĝulo kaj infano parolas la veron
se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata?
de longe la historio ne plu parolas pri tiu gento
Rimarko: Dum «diri» kaj «rakonti» akcentas la enhavon, la ideon, la historion, kiun oni esprimas, «paroli» esprimas la manieron, la lingvon kaj tiel plu, kiun oni uzas por esprimiĝi.
-
(figure) Havi iun signifon, pruvi, komprenigi.
ni ekzamenu la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono
tiuj rimedoj parolas (trafas, tuŝas, influas) pli al la sentoj ol al la racio
viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsaĝigi homan koron
oni ne devas uzi tiun finaĵon kiam la verbo parolas pri la stato de la subjekto mem
Konsiderinte kaj la ekonomiajn kaj la politikajn argumentojn, ni konkludas, ke tiuj faktoroj, kiuj parolas kontraŭ sveda partopreno jam en 1999, estas pli fortaj ol tiuj, kiuj parolas por partopreno
Homoj, kiuj havas malsanigan vivstilon – la esprimo parolas per si mem – povas ekhavi sanproblemojn jam ekde sia 50-jariĝo
En aliaj lingvoj
- La angla: speak, talk
- La belorusa: гаварыць, гутарыць, размаўляць, мовіць, казаць
- La bretona: komz (v.)
- La ĉeĥa: hovořit, mluvit
- La franca: parler
- La germana: reden, sprechen
- La hispana: hablar
- La hungara: beszél, szól
- La indonezia: [bicara] berbicara
- La itala: parlare, discorrere, dire
- La kekĉia: aatinak, aatinamank
- La nederlanda: spreken
- La pola: mówić, gadać
- La portugala: falar
- La rusa: говорить
- La slovaka: hovoriť, rozprávať
- Volapuko: pükön
- La germana: sprechen
- La pola: mówić, wyrażać