Vorto: parolado
-
Ago longe paroli.
la tro multa parolado lacigas lin
Moseo finis la paroladon de ĉiuj ĉi tiuj vortoj antaŭ la tuta Izrael
ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn
li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo
dum tuta ĉi tiu parolado kaj diskutado, kiu nur por unu momento estis interompita
li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaŭ estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas
-
Longedaŭra parolo antaŭ publiko.
li faris du paroladojn en la komerca ĉambro
mi ne faros longan paroladon, mi faros nur mallongan rimarkon
post la pompa parolado pri la graveco de l' sciencoj, la instruisto prenis krajonon kaj sur la alabastra muro komencis skribi la alfabeton
tiel sin esprimis antaŭ nelonge, dum parolado en la albana parlamento, la ĉefo de la plej granda opozicia demokrata partio
la piloto faris la kutiman paroladon, bonvenigante la pasaĝerojn kaj donante kelkajn informojn pri la flugo
En aliaj lingvoj
- La angla: speech
- La belorusa: гаварэньне
- La ĉeĥa: mluvení, projev, řečnění
- La germana: Reden
- La indonezia: orasi, pidato
- La itala: discorso
- La kekĉia: aatin
- La nederlanda: gesprek
- La pola: gadanina
- La rusa: разговор, говорение
- La slovaka: prejav, rečnenie
- La belorusa: выступ, прамова, выступленьне
- La bretona: prezegenn
- La franca: discours
- La germana: Rede, Ansage, Vortrag, Ansprache
- La hispana: discurso
- La hungara: beszéd, szónoklat
- La nederlanda: voordracht
- La pola: mowa, przemowa, przemówienie, wystąpienie
- La rusa: речь (публичная), выступление