Vorto: parola
-
Esprimata per parolo.
parola ordono, promeso
ni faris la kontrakton ne skribe sed parole
la manĉura kiel parola lingvo malaperos en dek jaroj, se oni ne alprenos urĝajn rimedojn
-
Rilata al parolado.
granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi
neniu vin trompu per parola allogeco
ĉe parola fako, internacia lingvo prezentas neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo
En aliaj lingvoj
- La angla: spoken, oral
- La belorusa: моўны, вусны
- La bretona: dre gomz
- La ĉeĥa: slovní, ústní
- La franca: parlé, oral (parlé)
- La germana: mündlich, sprachlich, Rede-
- La hispana: oral, de palabra
- La hungara: szóbeli
- La indonezia: lisan, oral
- La itala: a parole, orale, verbale (a parole)
- La nederlanda: mondeling
- La pola: słowny, ustny
- La rusa: словесный, речевой, устный
- La slovaka: slovný, ústny