Vorto: paro
-
Aro el du objektoj aŭ estuloj prezentantaj ian similecon aŭ rilatecon kaj konsiderataj kiel unu tuto, nome.
a. Aro de du samspecaj objektoj destinitaj por kuniĝo.
paro da gantoj, ŝuoj
b. Duopo da samspecaj estuloj.
paro da bovoj, da amikoj
geedza paro
por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas
bela paro por altaro
-
Matematika objekto, konsistanta el du objektoj prenitaj laŭ difinita ordo.
oni signas per (a,b) la paron konsistantan el a kaj b
(a,b) = (b,a), se kaj nur se a = b
en la paro (a,b), a estas la unua termo kaj b la dua
la paroj (a,b) kaj (c,d) estas egalaj, se kaj nur se a = c kaj b = d
eblas derivi la nocion paro de la nocio aro, identigante (a,b) kun la aro {a,{a,b}}
Rimarko: Naciaj lingvoj ofte hezitas, ĉu paro estu duopo aŭ duelementa aro, kaj laŭbezone aldonas «ordigita» por la unua, kaj «neordigita» por la dua. Tiun ĉi konvencion sekvas , sed ŝajnas al ni preferinde konsideri, ke la baza senco estas duopo.
En aliaj lingvoj
- Ido: paro
- La angla: pair
- La bretona: re (manegoù, botoù...), koublad
- La ĉeĥa: dvojice, pár
- La franca: paire, couple
- La germana: Paar
- La hispana: pareja
- La hungara: pár
- La nederlanda: paar
- La okcidentfrisa: pear
- La portugala: par
- La rusa: пара
- La slovaka: dvojica, pár
- La sveda: par
- La angla: couple, ordered pair
- La bretona: koubald (mat.)
- La franca: couple (math.)
- La germana: (geordnetes) Paar
- La hispana: par ordenado
- La pola: para (uporządkowana), dwójka, ciąg dwuwyrazowy
- La rusa: (упорядоченная) пара