Vorto: parko
-
Ĉirkaŭbarita, arboriĉa, taŭge flegata terspaco, servanta kiel publika aŭ privata promenejo; plezurarbareto.
li kuradas en la reĝa parko kaj sur la remparoj
alaŭdo en la Frederika parko
ili elflugis tra la fenestroj de la palaco trans la parkon kaj la arbaron
en granda parko, longa duonmejlon, kuris cervoj, kapreoloj kaj leporoj
Li elkuris malaperis en la aleoj de l' parko
en angulo de la parko, ĉe la lago, troviĝis eta benko, kiu estis la sola atestanto de iliaj varmaj kisoj
Rimarko: Parkoj estas ankaŭ tri diinoj.
-
Naturrezervejo.
ni serĉis en la urbo vojaĝagentejon, kiu ofertus al ni ekskurson al la nacia parko
povas okazi, ke en la listo de mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj aperos ankaŭ nacia parko de la kurŝa terlango, dividita inter Litovio kaj Rusio
En aliaj lingvoj
- La angla: park
- La belorusa: парк
- La bretona: liorzh (park), park (liorzh)
- La bulgara: парк
- La ĉeĥa: parkoviště
- La ĉina: 公园 [gōngyuán]
- La franca: parc
- La germana: Park
- La hungara: park
- La indonezia: taman
- La nederlanda: park
- La pola: park
- La portugala: parque
- La rusa: парк
- La slovaka: parkovisko
- La bretona: park naturel
- La franca: parc naturel, réserve naturelle
- La germana: Nationalpark
- La hungara: természetvédelmi terület, natúrpark
- La indonezia: taman nasional
- La nederlanda: natuurpark, park (natuurreservaat), natuurreservaat
- La portugala: parque natural
- La rusa: заповедник