Vorto: paragrafo

  1. Sentitola parto de jura aŭ faka teksto, malpli granda ol ĉapitro kaj artikolo, konsistanta el unu aŭ pluraj alineoj, por oportuna referencado provizita je numero, kiun ofte antaŭas speciala signo (paragrafo, 2).

    • vidu §1, art.3

    • Rimarko: Ne konfuzu kun alineo en ordinara proza teksto.

  2. Signo por marki paragrafon:.

    • la paragrafsigno kurba , rekta

    • Rimarko: La uzado de paragrafsignoj varias laŭ landoj; en Esperantujo tradicie estas preferata la kurba paragrafsigno (jam en la Fundamenta «Ekzercaro»).

    • Rimarko: En iuj komputilaj tekstoredaktiloj la rekta paragrafsigno estas uzata por bildigi finon de alineo (pro anglalingva kalembura konfuzo inter paragrafo kaj alineo).

En aliaj lingvoj

    • La angla: paragraph, section
    • La belorusa: параграф
    • La ĉeĥa: odstavec, paragraf
    • La franca: paragraphe
    • La germana: Paragraph
    • La hispana: sección
    • La hungara: paragrafus
    • La nederlanda: paragraaf
    • La pola: paragraf
    • La rusa: параграф
    • La slovaka: odstavec, paragraf
    • La angla: paragraph (sign, symbol), section (sign, symbol)
    • La hispana: signo de párrafo
    • La hungara: paragrafusjel
    • La pola: paragraf (znak)
    • La rusa: параграф