Vorto: para
-
Konsistiganta paron.
paraj turtoj
paraj kolonoj
-
a. (parolante pri entjero) Dividebla per 2.
6 estas para nombro
b. (parolante pri funkcio) Tia, ke ĝi alprenas egalajn valorojn ĉe kontraŭegalaj argumentoj.
la funkcio x2 estas para
c. (parolante pri permuto) Havanta paran nombron da renversaĵoj.
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: párový, sudý
- La franca: apparié
- La germana: paarig
- La rusa: парный
- La slovaka: párna (funkcia)
- La angla: even
- La bretona: par (ag.)
- La franca: pair
- La germana: gerade
- La hispana: par
- La hungara: páros
- La nederlanda: even (paar)
- La pola: parzysty
- La rusa: чётный