Vorto: papero
-
Maldika materialo fabrikata el pasto de vegetaĵaj fibroj, sekigita kaj premita; uzata por skribi, presi, paki.
envolvis ion en pecon da papero
ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere
mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizaĝon kontraŭ vizaĝo
malgrandaj retoj, eltranĉitajn el diverskolora papero
ili faris ŝipeton el gazeta papero
stelo el ora papero
pergamena papero
al la papero ne mankas tolero
-
Folio de tia materialo.
blanka papero kuŝas sur la tablo
ĉambro tapetita per flavaj paperetoj
konfidi ion al la papero
li tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon, sur kiu troviĝis versaĵo
-
Skribitaj aŭ presitaj notoj, dokumentoj, legitimaĵoj kaj similaj.
verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn
ordigi siajn paperojn
enŝovis kelkajn paperojn en la poŝon, prenis aliajn sub la brakon, por hejme ilin tralegi kaj transskribi
ŝanĝi valorpapero
rulo da monpaperetoj
kiam mi (telefone) estis informita ke mi fariĝis kolonelo, certe mi devis iri al la estro por preni la necesajn paperojn
En aliaj lingvoj
- La angla: paper
- La belorusa: папера
- La bretona: paper
- La bulgara: хартия
- La ĉeĥa: papír
- La ĉina: 纸
- La franca: papier
- La germana: Papier
- La hispana: papel (para escribir, etc)
- La hungara: papír
- La indonezia: kertas
- La nederlanda: papier
- La pola: papier
- La portugala: papel
- La rusa: бумага
- La slovaka: papier
- La sveda: papper
- Tokipono: lipu
- Volapuko: pöp
- La bretona: paperenn
- La pola: papier (często tylko l.mn.), akta