Vorto: papera
-
El papero, rilata al papero.
paperaj floroj
papera ŝipeto
ŝi prenis paperan skatoleton
paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj
klara kaj bone legebla skribo, sur paperaj folioj, havanta la formaton de ordinara letera papero
la libristo prenis de la tablo la paperan rulpaketon
papera strio kun la adreso
tiu decido restos nur surpapera
paperaj kaj surdiskaj enciklopedioj
la papera versio estas fortike bindita
En aliaj lingvoj
- La angla: paper
- La belorusa: папяровы
- La bretona: -paper
- La franca: de papier
- La germana: papieren, aus Papier
- La hispana: de papel
- La hungara: papír-, papírból készült
- La nederlanda: papieren, van papier
- La pola: papierowy
- La rusa: бумажный
- La sveda: pappers-, av papper