Vorto: papago
-
Iu el papagedoj.
-
Genro el familio papagedoj (Psittacus), tropika grimpobirdo, kapabla imiti la homan voĉon kaj ĉiuspecajn kriojn.
-
(figure) Homo, kiu senkomprene ripetas instruon.
papage ripeti gurditan lecionon
lernejo ne devas esti papagejo
En aliaj lingvoj
- La belorusa: папугай
- La bretona: peroked
- La ĉeĥa: papoušek
- La franca: perroquet
- La germana: Papagei
- La hispana: papagayo, loro
- La hungara: papagály
- La kataluna: lloro
- La nederlanda: papegaai
- La pola: papuga
- La portugala: papagaio
- La rusa: попугай
- La slovaka: papagáj
- La turka: papağan