Vorto: pantero

  1. Leopardo kaj aparte la nigra variaĵo.

    • malsata pantero ne manĝas la propran korpon, sed svingante la voston kaj alpremante la orelojn serĉas ĉirkaŭ si la atakoton

    • komenciĝis grandaj ĉasoj kun hundoj kaj panteroj kontraŭ kvarpiedaj bestoj

  2. Genro el familio felisedoj (Panther), al kiu apartenas jaguaro, leono, leopardo, tigro.

En aliaj lingvoj

    • La angla: panther, leopard
    • La belorusa: пантэра, леапард, барс
    • La bretona: panterenn
    • La ĉeĥa: panter
    • La franca: panthère
    • La germana: Panther
    • La hispana: pantera
    • La hungara: leopárd
    • La nederlanda: panter
    • La portugala: pantera
    • La rusa: пантера
    • La slovaka: panter, čierny leopard
    • La sveda: panter
    • La angla: big cats
    • La belorusa: пантэра (род)
    • La germana: Großkatze
    • La hungara: párduc
    • La rusa: пантера (род)