Vorto: pano
-
Manĝaĵo farita el knedita fermentinta kaj bakita faruno.
seka peco da pano
tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono
manĝi panon sen butero
provizis sin per buterpanoj
pano kun fromaĝo
el la pasto ili bakis macajn platpanojn, ĉar ĝi ankoraŭ ne fermentis
mi panon ne esperis, subite kuko aperis
pano buŝon ne serĉas
kie pano estas, tie musoj ne mankas
ŝima pano
vi havas grandan tritikan panon
blankpaneto
ŝi manĝas nigran panon
hordea pano
li postulis bieron kaj soldatan panon kun ajlo
vendistino de sukerpanoj
eh, mi manĝis panon ne el unu forno, mi vidis multajn
kuko estas ĉia speco de franda pano
-
(figure) Vivpano.
espero panon ne donas
Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon
ne karesu per mano, sed karesu per pano
tiu, kiu manĝas mian panon, levis kontraŭ min la piedon
mi forlasis mian naskurbon kaj nun perlaboras mian panon en alia lando
vi estas alkatenita, sed al pandona arbo
pandona okupo
En aliaj lingvoj
- La angla: bread
- La belorusa: хлеб
- La bretona: bara
- La ĉeĥa: chléb, chleba
- La ĉina: 面包 [miànbāo]
- La franca: pain
- La germana: Brot
- La hispana: pan
- La hungara: kenyér
- La indonezia: roti
- La japana: パン [ぱん]
- La kataluna: pa
- La kurda: nan
- La nederlanda: brood
- La pola: chleb
- La portugala: pão
- La rusa: хлеб
- La slovaka: kruh, chlieb
- La slovena: kruh
- La sveda: bröd