Vorto: palto

  1. Supervesto, surtuto portata eksterdome, vintre aŭ ĝenerale en malvarma vetero.

    • li ĵetis la palton sur la ŝultrojn, kaj, kriante ankoraŭ unu fojon ‐ mi kuras, flugas, rapidas ‐, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo

    • brue fermiĝis la pordo, eniris nekonata juna virino en bonkvalita drapa palto borderita per flavruĝa felo

    • li estis rimarkinda per tio, ke li ĉiam, eĉ en vetero tre bela, portis galoŝojn, pluvombrelon kaj nepre ankaŭ palton vatitan

    • surmetinte la pezajn paltojn kaj la peltoĉapegojn, ili salutis per ĝentila gesto

    • Rimarko: Kvankam la vorto estas evidente francdevena, ŝajnas ke la franca lingvo ne havas precizan vorton por la signifo kiun ĝi akiris en Esperanto (kaj en pluraj lingvoj de nordaj popoloj). La 1a Oficiala Aldono (1909) difinas ĝin per la kvar nacilingvaj tradukoj, el kiuj la tradukoj angla, pola kaj rusa klare indikas la sencon «varma supervesto»; la francaj tradukoj estas du, el kiuj unu (pardessus) estas la franca vorto plej proksima al la senco angla-pola-rusa, dum la senco de la alia (paletot) probable ne plu klaras al la francoj mem; eble, ĝia senco ŝanĝiĝis post 1909. Eble ankaŭ la oficiala traduko germana (Überzieher) havis alian sencon en 1909 (vortaro germana-angla tradukas tiun vorton per «overcoat, greatcoat», kio konformas al la senco angla-pola-rusa; sed vortaro germana-rusa donas tute alian sencon: «vira surtuto somera»). PV kaj la PIV-oj malatentas la oficialan sencon, preteratentas ties vere esencan kaj karakterizan econ (ke temas pri varma supervesto), kaj trudas al la vorto nekarakterajn ecojn: ke palto estu nepre vira supervesto (malgraŭ aŭtoritataj ekzemploj pri ekzisto de inaj paltoj en Esperanto, iam eĉ kun inversa kontrastigo: sur flava ligna vesttenilo, rampante unu sur la alian, pendis viraj manteloj kaj virinaj paltoj kun multekostaj feloj ); ke palto estu «ordinare pli mallonga ol mantelo» ‐ sed ofte la inverso estas vera (komparu duonpalto). Laŭ mi, la esenca diferenco inter palto kaj pluvmantelo estas ne fasono (la fasono povas esti unu sama), sed la funkcio ‐ kaj sekve, la materialo. Por pluvmantelo pli gravas, ke ĝi estu akvorezista; por palto, ke ĝi estu varma. Tial palto ofte estas el drapo -- tio konvenas al la neĝa, malvarma kaj seka vintro Siberia, kaj malkonvenas por la aŭtuno (aŭ la pluva franca vintro, kiu estas kiel la Siberia aŭtuno). Krome, palto estas kontrastigebla al diversaj etnografiaj kaftanoj kiel vesto apartenanta al Eŭropa modo de post la mezo de la 19a jc; kaj al la peltmanteloj: la palto normale estas el ŝtofo (aŭ ledo).

En aliaj lingvoj

    • La angla: overcoat
    • La belorusa: паліто
    • La germana: Paletot
    • La hispana: abrigo
    • La hungara: felöltő
    • La nederlanda: overjas
    • La pola: palto
    • La portugala: paletó, sobretudo, casacão, sobreveste
    • La rusa: пальто